Sept09Reta.pdf
(
5954 KB
)
Pobierz
ISSN 0014-0635
revuo
Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)
102-a jaro • n-ro 1228 (9) •
Septembro 2009
94-a Universala Kongreso de Esperanto
Bjalistoko, Pollando:
“Krei pacan ponton inter la popoloj“:
Zamenhof hodiaŭ.
Kongresa numero
Miaj jubileaj
UK-oj
IKU La 65-a
furoris
IJK
Kongresa
Rezolucio
Laboro de la
Komitato
Esperanto
Enhavo
Universala Esperanto-Asocio
(en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)
Fondita
en 1905 de Paul Berthelot
(1881-1910). Establita kiel organo de UEA
en 1908 de Hector Hodler (1887-1920).
Redaktoro:
Stano Marček.
Adreso de la redakcio:
Revuo Esperanto
p/a Stano Marček, Zvolenská 15/21
SK–036 01 Martin, Slovakio
☎�½
+421 43 4222 788
:
revuo.esperanto@gmail.com;
redakcio@gmail.com
Aperas:
en ĉiu monato krom aŭgusto.
Redaktofino:
la 10-a de la antaŭa monato.
Legata
en 120 landoj.
Voĉlegata
por vidhandikapitoj.
Abonprezo:
varias laŭlande (EUR 38);
informiĝu ĉe via landa asocio aŭ ĉe la CO.
Unuopa ekzemplero kostas EUR 4,00.
Anonctarifo
(EUR): 1 p. 1000, 1/2 p. 550,
1/4 p. 300, 1/8 p. 165, 1/16 p. 90.
Movada rabato 50%.
Anoncoj sur ekstera kovrilo kostas
duoble. Rabato por tuja ripeto 20%.
Bankokontoj:
378964 ĉe ING-bank,
Postbus 1800, NL-1000 BV Amsterdam
(IBAN: NL24PSTB0000378964
BIC: PSTB NL21)
42.60.51.599 ĉe ABN AMRO Bank,
Postbus 949, NL-3000 DD Rotterdam
(IBAN: NL66ABNA0426051599
BIC: ABNA NL2A).
Kreditkartoj:
Oficiala organo de
Vi trovos...
171 ...
172 ...
173 ...
174 ...
176 ...
177 ...
178 ...
179 ...
180 ...
182 ...
183 ...
184 ...
185 ...
186 ...
187 ...
188 ...
Malferme: Miaj jubileaj UK-oj en Pollando (Barbara Pietrzak)
Solena Inaŭguro: En la naskiĝurbo de la iniciatinto (Stano Marček)
Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 94-a UK
Kongresa Temo: Pri kreado de pacaj pontoj en la naskiĝurbo
de Zamenhof (Marc Bavant kaj Humphrey Tonkin)
Amika urbo (Teresa Nemere)
Mi amis tiun ĉi kongreson (Josef Ŝemer)
Laboro de la Komitato: Kun Mongolio jam 70 landoj en UEA
(Osmo Buller)
Kongresa Rezolucio: Rezolucio de la 94-a UK de Esperanto
Kongresa Kalejdoskopo: Fervojista kunveno (István Gulyás); AERA-
renkontiĝo (Gabi Kosiarska); Medicinistoj konferencis (Imre Ferenczy);
edukado.net (www.edukado.net)
Belartaj Konkursoj 2009: Raporto de la prezidanto (Humphrey Tonkin)
Oratora Konkurso; Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2009
IKU furoris en Parizo kaj Bjalistoko (Amri Wandel); Salutmesaĝo
de IAU-direktoro
La 65-a IJK: La kongresaj urbo kaj temo: Liberec
(
’
)
(Marek Blahuš)
Solena Fermo de la 94-a UK (Stano Marček)
Kongresfina resumo (Barbara Pietrzak)
Kongresa Panoramo
KOVRILPAĜE: En la lulilo de Esperanto, Bjalistoko, okazis de la 25-a de julio
ĝis la 1-a de aŭgusto 2009 la 94-a Universala Kongreso de Esperanto (legu pli
en tiu ĉi kongresa numero). Sur la foto de Andrzej Sochacki, sur la herbejo
antaŭ la kongresejo, (ri)pozas partoprenantoj.
Estraro de Universala Esperanto-Asocio
Prezidanto (kunordigo, ĝenerala
planado):
Prof. Probal Dasgupta, LRU,
Indian Statistical Institute, 203 B.T.
Road, IN-700108 Kolkata, Barato;
☎
+91 33 2359 7731;
:
probal53@yahoo.com.
Vicprezidanto (kulturo, kongresoj,
edukado):
S-ino Claude Nourmont,
2 Om Kläppchen, LU-5682 Dalheim,
Luksemburgo;
☎
+352 23 66 88 64;
:
moonmont@pt.lu.
Ĝenerala Sekretario (informado):
S-ino Barbara Pietrzak, Ul. Między-
narodowa 38/40a m 217, PL-03-922
Warszawa, Pollando;
☎
+48 22 252
79 21 [h],
�½
+48 6000 51 425;
:
bpietrzak@onet.eu.
Financo, administrado, TEJO:
S-ino
Loes Demmendaal, Duikerlaan 160,
NL-2903 AC Capelle aan den IJssel,
Nederlando;
☎
+31 10 213 33 20;
:
l.a.demmendaal@planet.nl.
Landa kaj regiona agado:
S-ro Hori
Jasuo, 10-27 Simosinden-mati 10-27,
JP-371-0822 Maebasi-si, Gunma-ken,
Japanio;
☎/�½
+81 27 253 2524;
:
hori-zonto@water.sannet.ne.jp.
Faka kaj scienca agado:
S-ro José
Antonio Vergara, Casilla 508, Puerto
Montt, Ĉilio;
☎
+56 65 256660 [h],
+56 65 344606 [of ],
�½
+56 994521017;
:
joseantonio.vergara@gmail.com.
Observanto de TEJO:
S-ro Gregor Hinker.
Observanto de ILEI:
S-ro Stefan MacGill.
☎
+31-10-436-1044,
�½
+31-10-436-1751,
:
uea@co.uea.org
TTT:
www.uea.org
Ĝenerala Direktoro:
Osmo Buller.
Adreso de la Centra Oficejo de UEA:
Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Miaj jubileaj UK-oj en Pollando
iam dum la inaŭguro de la 94-a UK aŭdiĝis
demando kiuj partoprenis la jubilean UK-on
en 1959, kun kelka hezitado mi levis la manon kaj
pense trakuris ĉiujn jubileajn UK-ojn en Pollando, kiuj
formis mian E-identecon.
Kiam la unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto, kiel rimedo
komuniki kaj havi amikojn en la tuta mondo, la fantazio
de la 10-jara knabino – kiu mi tiam estis – evidentiĝis
fekunda grundo. La ideo kaptis min tutece, kvankam
komence ŝajnis, ke la pordo al tiu fabela mondo ne rapide
malfermiĝos. Kaj tamen sufiĉis malmultaj jaroj por
ekfrekventi E-kurson en la varsovia
junulardomo. Tre rapide klariĝis,
ke mia esperantistiĝo okazas sojle
de la jubilea 44-a UK en Varsovio.
Baldaŭ evidentiĝis krome, ke eĉ ni,
freŝbakataj esperantistoj, povos helpi
al la granda kongreso. Jam antaŭ ĝi
mi kun granda emocio komencis
viziti la klubajn renkontiĝojn de la
varsoviaj esperantistoj ĉe la strato
Nowy Świat 27. Tie, kiel tre juna
lingvoadepto, mi estis bonvenigita
tre varme. Tie verŝajne la unuan
fojon mi eksciis pri la startantaj
E-elsendoj de Pola Radio, kiujn
kun fiera sento mi kelkfoje aŭskultis
kun miaj familianoj.
Kaj la kongreso mem? Nu, mi estu
sincera. Ne multon mi memoras
pri tiu granda jubileo, krom la vizito de miaj francaj
plumamikoj. Sed la Infana Kongreseto, pri kiu konserviĝis
iuj fotoj, estis por mi vera esperantista „bapto“. Sekve
do estis tute nature plufrekventi la varsovian klubon,
iĝi membro de PEA, eĉ se por tio fari necesis iom
„modifi“ mian naskiĝdaton, ĉar „tiom“ junaj personoj
ne povis membri en la asocio. Post kelkaj paŭzojaroj
en la aktivado, sed ne en esperantistaj kontaktoj, mi
organizite reaktiviĝis en PEJ kaj TEJO. Kaj poste ankaŭ
en mia vivo Esperanto fariĝis la edzperanto, kiam mi
geedziĝis kun aktivulo de PEJ kaj TEJO, Marek W.
Pietrzak. Post lia morto loziĝis la movadaj kontaktoj,
sed tuj komenciĝis la profesia aventuro kun la E-elsendoj
de Pola Radio.
Jam delonge mi estis ĵurnalistino de la E-redakcio
de PR, kiam Varsovio bonvenigis la laŭvican Jubilean
UK-on en 1987. Evidente la profesia raportista prismo
Malferme
K
donis la koloron al tiu eksterordinara kongreso. Imponis
kaj ĝojigis la nombro de la esperantistoj venintaj al
Varsovio el ĉiuj mondopartoj, inkluzive de Afriko, sed
ankaŭ la elano de la preparoj, nu, kaj nia raportista
laboro. Unu el la plej kortuŝaj eventoj estis vizito
en Bjalistoko, kien kun Andreo Pettyn mi veturis por
raporti pri la esperantista omaĝvizito en la naskiĝurbo
de d-ro Zamenhof. Neniu tiam havis la ideon, ke
en iom griza Bjalistoko (laŭvorte, ĉar tiutage pluvis
kaj malvarmetis) iam ajn povos okazi UK. Neniu
antaŭsentis, ke ni sojlas revoluciajn teknologiajn ŝanĝojn,
kiuj influos la mondon, inkluzive
de nia E-komunumo. Por mi persone
tamen la kongreso de la 100-jariĝo de
Esperanto fariĝis denove sojlo. De ĝi
mi komencis reveni al la organizita
E-movado, ĉefe tiu ligita kun UEA.
Unue kiel simpla delegito.
Multo ŝanĝiĝis en la periodo
inter la lasta varsovia kaj la
ĉi-jara bjalistoka jubileaj UK-oj.
I.a. la E-elsendoj de Pola Radio
de kelkhora programo emisiata per
mallongaj ondoj transformiĝis en 20-
minutan interretan programon, kiu
tamen ja firme radikas en la tradicioj
ligitaj kun la UK 1959. Aldone la
programŝanĝoj venintaj ekde 2007
ebligis al mi akcepti la proponon
multe pli aktiviĝi en UEA.
Sendube do eksterordinara evento estis kiam – kiel jam
Ĝenerala Sekretario de UEA elektita en Jokohamo – mi
povis bonvenigi tie la delegacion el Bjalistoko kun ĉefloke
la urbestro Tadeusz Truskolaski, kiu faris specialan
vojaĝon al Japanio por inviti la kongreson al la naskiĝurbo
de d-ro Zamenhof.
Tiuj, kiuj venis ĉi-jare por kunkongresi en Bjalistoko en la
150-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof, ne seniluziiĝis.
La urboaŭtoritatoj, la loka kaj la tuta pola esperantistaro
pretigis historie memorendan kongreson. Sed ni ne nur
festis. La 94-a semis kaj resemis en multaj grajnon de
flegenda fido pri la ideoj de la lingvokreinto. Ĝi elmetis
antaŭ ni ĉiuj la taskon pli laŭplane mesaĝi al la mondo
pri la socia problemo, kiu estas la lingvokomunikado en
la nuntempa teknologie kaj civilizacie ŝanĝiĝanta mondo.
La inaŭgurita Zamenhof-Centro en Bjalistoko espereble
fruktoporte servos al tiu ĉi celo.
Barbara Pietrzak
1228 (9)
septembro 2009
ESPERANTO
171
Probal Dasgupta bonvenigas
En la naskiĝurbo
de la iniciatinto
Solena Inaŭguro
Loes Demmendaal legas salutmesaĝon
Urbestro Tadeusz Truskolaski
Prezidanto de LKK A. Sosna
Medalo de toleremo
172
ESPERANTO
septembro 2009 1228 (9)
172
a solenan malfermon komencis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta,
bonvenigante la kongresanojn kaj prezentante la podianojn: reelektitan
prezidanton de TEJO Gregor Hinker, reĝisoron de la kongresa temo prof.
Humphrey Tonkin, kvar estraranojn de UEA: José Antonio Vergara, Loes Demmendaal,
Hori Jasuo kaj Claude Nourmont, ĝeneralan direktoron Osmo Buller, sin mem,
ĝeneralan sekretarion Barbara Pietrzak, urbestron de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski,
prezidanton de la Fondaĵo Zamenhof Hanna Konopka, prezidanton de LKK Aleksander
Sosna, prezidanton de la Akademio de Esperanto prof. John Wells, kaj „la nepon“ d-ron
Louis C. Zaleski-Zamenhof .
Estis prezentitaj honoraj gastoj de la kongreso, eksa marŝalo de la Pola Sejmo Roman
Malinowski, alta protektanto de la lasta UK en Pollando en 1987, kaj senatano, eksa
ĉefministro de Pollando Vłodzimierz Cimoszevicz. Sekvis mesaĝo de la alta protektanto,
Sejmmarŝalo Bronisław Komorowski, kiun legis Loes Demmendaal.
Inter personoj kiuj salutis la kongreson estis ankaŭ reprezentanto de la pola
ministerio por turismo kaj sporto, esperantistino Elżbieta Wyrwicz, kaj la vicurbestro
Aleksander Sosna. Aparte kortuŝajn vortojn diris la urbestro, kiu parolis en modela
Esperanto. Li certigis la kongresanojn ke la ideoj de Zamenhof daŭre konservas sian
aktualecon. La ĉeestantojn tradicie salutis „la nepo“, d-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof
(legu sur la apuda paĝo). Li voĉlegis ankaŭ mesaĝon de sia filino, loĝanta en Usono,
Hanna Zamenhof-Zaruski, kiu kiel infano alparolis la postmilitan UK-on en Varsovio
(la teksto aperos en la oktobra numero). Surprize aldoniĝis salutoj de aliaj membroj de
la familio Zamenhof kaj tiu de la patro de la Esperanta poezio Antoni Grabowski.
Jarosław Parzyszek anoncis atribuon de „Medalo de toleremo“ de la fondaĵo
Zamenhof al la fondaĵo Pogranicze (Limteritorio), kies agado estas dediĉita al kultivado
de limteritoria sento kaj konstruado de pontoj inter homoj de diversaj religioj, gentoj
kaj kulturoj. La premion transprenis el la manoj de d-ro Zaleski-Zamenhof, prof. Hanna
Konopka kaj Tadeusz Truskolaski, la prezidanto de Pogranicze Krzystof Cryżewski.
Prof. Tonkin enkondukis la kongresan temon
Krei pacan ponton inter la popoloj:
Zamenhof hodiaŭ,
invitis partopreni en la diskutoj kaj diris, ke Zamenhof lasis al ni
valoran heredaĵon, kiu harmonias kun la Jaro de Akordiĝo, proklamita de Unuiĝintaj
Nacioj.
Tre vivan muzikan paŭzon, „Minirecitalon“ de la Bjalistoka Kantostudio, sekvis la
kutima stafeto da salutoj. La reelektita prezidanto de TEJO Gregor Hinker peris saluton
de nia junularo, ĵus kongresinta en la ĉeĥa urbo Liberec, kaj la novelektita vicprezidanto
de ILEI Duncan Charters salutis la kongreson nome de ILEI, veninte el ties konferenco
en Krakovo. Post la salutoj de John Wells nome de AdE, kaj de Jakvo Schram nome de
SAT (kiun legis Grażina Opulskienė) la kongreson salutis reprezentantoj de la ĉeestantaj
62 landoj. Post la komuna kantado de la himno
La Espero
alvenis la lasta punkto
de la inaŭguro, la martelfrapo, per kiu la UEA-prezidanto proklamis la kongreson
malfermita.
Stano Marček
ESPERANTO
septembro 2009 1228 (9)
L
En Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, dimanĉe la 26-an de
julio, en la datreveno de la apero de la Unua Libro, komenciĝis
la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, ligita kun la 150-a
naskiĝdatreveno de la plej fama bjalistokano. La Solena Inaŭguro
okazis ekde la deka horo en la salono (granda tendo) Zamenhof.
Prof. Humphrey Tonkin
Fotoj: Andrzej Sochacki
Minirecitalo de Bjalistoka Kantostudio
Salutmesaĝo de
Louis C. Zaleski-Zamenhof
al la 94-a UK
Sinjoro Prezidanto, Sinjoro Urbestro,
Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
estimataj Gekongresanoj, geamikoj karaj,
Gregor Hinker, la TEJO-prezidanto
Vi alvenis ĉi tien el tre diversaj partoj de nia terglobo, por partopreni la Jubilean
Kongreson de nia movado, por festi ĉi tie, en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Doktoro
Esperanto, la centkvindekan jaron de lia vivo, la Zamenhof-Jaron.
Mi ĵus diris „jaron de lia vivo“. Jes, mi esprimis tiamaniere mian senton, same kiel la
senton de ni ĉiuj, ke Ludoviko Lazaro Zamenhof daŭre estas vivanta, vivanta en niaj
koroj, same kiel estas daŭre vivantaj liaj ideoj: la ideo de toleremo, de respekto de aliulo
malsama, ĉu pro la koloro de lia haŭto, ĉu pro lia religio, ĉu pro lia kulturo, ĉu pro la
lingvo tiun kulturon esprimanta.
Pluraj prelegontoj intencas, dum la venontaj sesioj, diskuti ne nur la filozofion sed ankaŭ
la naciecon de mia Avo. Tial mi ŝatus observi ke, estante laŭleĝe „ruslanda hebreo“, li fakte
estis forte ligita al siaj hebreaj originoj; de post juna aĝo li interesiĝis pri la jida lingvo,
almenaŭ amante la melodian lingvon rusan kaj la rusan kulturon. Tamen, en lia Varsovia
hejmo la ĉiutaga lingvo inter familianoj estis la pola; li amis polan poezion kaj literaturon, li
eĉ esperantigis kelkajn verkojn. Ni rimarku ke li estis hispana medalito de Izabela Katolika
kaj franca kavaliro de la Honora Legio, ke en iu parolado li menciis „Litovion, sian malfeliĉan
patrujon“, dum en alia li nomis sin „filo de la Pola tero“. Sekve, estinte, hebreo, polo, litovo
aŭ ia ajn naciano, li ĉefe sin konsideris apartenanta al la tuta homaro, do Homarano.
La Zamenhof-Jaro, tiu jubilea jaro de mia Avo, estas por mi ankaŭ jubileo persona.
Ĉar ĝuste antaŭ sepdek kvin jaroj mi unuafoje salutis la Universalan Kongreson de Esperanto:
tio okazis en Stokholmo, en la jaro 1934! Mi sekve salutis multajn kongresojn, ankaŭ la
jubileajn: tiun de Varsovio en 1937, por la jubileo de 1959 mi eĉ estis LKK-ano, mi salutis la
jubilean kongreson okaze de la centjariĝo de Esperanto, kaj ankaŭ tiun okaze de la centjariĝo
de UEA. Mi salutis ilin en la nomo de la familio Zamenhof; dumtempe mi tamen kontribuis
al la disvastigo de tiu familio; mi estas patro de du filinoj kaj avo de du genepoj. Tial hodiaŭ
mi transdonos la honoron reprezenti antaŭ vi la familion, al unu de miaj filinoj...
Tamen, antaŭ ol lasi al ŝi la parolon, mi ŝatus diri ankoraŭ kelkajn vortojn rilate al la
kongresa temo:
Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ.
Estante inĝeniero
de pontoj, kaj estante mi mem Zamenhof hodiaŭ, la temo ŝajnus esti de la domeno
k
de
mia profesio... Jes, mi konceptis, jes, mi konstruis plurajn pontojn trans la riverojn kaj
trans la maron; mi ankaŭ, antaŭ kelkaj jaroj, estis invitita de niaj japanaj samideanoj por
paroli pri la ponto inter la jarmiloj. Sed la inĝeniero de la paca ponto inter la popoloj ne
estas mi, sed estas mia Avo! Kaj la ideo konstrui tiun ponton naskiĝis en lia cerbo, mi
diru pli ĝuste: en lia koro, tie ĉi, en la urbo Bjalistoko! Laŭ la legendo de ni ĉiuj konata,
oni scias eĉ la ekzaktan naskiĝlokon de tiu ideo: ĝi estas la urba vendoplaco, kie la juna
Ludoviko povis observi malamikecon regantan inter la diverslingvaj komercantoj.
Tie ĉi do estis konceptita la Ponto Esperanto, la paca ponto inter la popoloj; ponto super
la rivero de malkompreno kaj de maltoleremo, de malkompreno rezultanta. Kaj nun, dum
la Zamenhof-Jaro, sub la gvido de inĝeniero Ludoviko, centkvindekjara sed daŭre juna,
ni ĉiuj tie kunvenintaj estiĝu laboristoj, la ponton de toleremo konstruantaj.
k
Vicprezidanto de ILEI Duncan Charter
Saluto de John Wells nome de AdE
Salutas Marek Blahuš el Ĉeĥio
) tereno
1228 (9) septembro 2009
ESPERANTO
1228
173
(9)
septembro 2009
ESPERANTO
173
Seán Ó Riain salutas la kongreson
Plik z chomika:
buonarroti
Inne pliki z tego folderu:
Sept09Reta.pdf
(5954 KB)
Oktobra09Reta.pdf
(4827 KB)
Januara08Reta(1).pdf
(2259 KB)
Maja09Reta.pdf
(3864 KB)
Marta09Reta.pdf
(3818 KB)
Inne foldery tego chomika:
Pliki dostępne do 01.06.2025
Pliki dostępne do 19.01.2025
Chińska muzyka klasyczna
de Libera
Filmy po chińsku 1234
Zgłoś jeśli
naruszono regulamin